NIEZWYKŁE POBYTY w Polsce / NEKUTIMAJ ESTADOJ en Pollando

        

Bonvenon al Pollando                                                       

… ĉe la riverbordo de la Odro

… en la Valo de Amo !!!

(Dolina Milosci)


                  VILAĜETO PLENA DE HISTORIO                         

Zatoń Dolna estis pasintece fiŝkaptista vilaĝo. Dum la 19a jarcento, pro siaj 7 restauracioj kaj ordenigitaj parkoj, ĝi fariĝis feria loko, ĝuita de Berlinaj riĉuloj. Danke al mikroklimato, frukt-kreskigo iĝis prospera negoco.

Antaŭ ol 1945, INN VIVO estis grava brikfabriko. La regiono estis ĝis tiam parto de Germanio. Post la milito, ĝi subite iĝis pola. Rifuĝantoj alvenis el la eks-polaj teritorioj en la oriento; ili mem subite forigitaj el kio nun estas parto de la Ukrajnio.

Hodiaŭ Zatoń Dolna havas ĉirkaŭ 60 enloĝantojn. Pro sia aparta troviĝo apud la rivero, sia nekutima tereno kaj la ĉarmo de siaj arabaroj, ĝi estas ankoraŭ tre ŝatata loko por ripozi, promeni kaj fiŝkapti. 


           INTER VALOJ, RIVERO KAJ ARBARO                        

*

INN VIVO, etendas trans 6 hektaroj de malsamaj terentipoj (arbaro, argil-minejo, sablodunoj, paŝtejoj, sekaj herbejoj, malsekaj zonoj,  rivereto, lagetoj…) kun granda diverseco de kreskaĵoj kaj facile videbla faŭno. Kaj sur la montetoj skulptitaj dum la glac-epoko, ebletas ke vi estos sufiĉe bonŝanca por vidi unu el la lastaj Dahuoj en Pollando!

INN VIVO troviĝas apud 22 000 hectara arbaro, en la Nacia Parko Cedynia; kelkaj metroj for de la Nacia Parko "Unteres Odertal" kaj kelkaj kilometroj for de la birda reservejo ĉe la Biosfero "Schofeide-Chorin", rekonata kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.



               LOKAJ BESTOJ                                                  

kastoroj,                   blankvostaj agloj,          damaoj,

    cikonioj,             dahu,               lav-urso(j ?),    

     pegoj,           ruĝaj cervoj,             kaj kompreneble... 

sciuroj, kapreoloj, sovaĝaj porkoj, vulpoj, meloj, anasoj, strigoj, anseroj, cignoj, mevoj, kaj... kaj... fojfoje eĉ homo sapiens! 



                INN VIVO... LA NATURA VIVO!                              

 

  • La SALIKOJ KAJ LAGETOJ invitas vin promeni inter mirindaj arboj kaj basenetoj, pasanta super lignaj pontetoj.               

  • La RIVERETO kondukas vin malsupren en sian valon.

  • La MALGRANDA PLATAĴO, fermita el la mondo, voligas vin fari paŭzon ĉi-tie. Fruktarbaro arbitracias la tendumejon, la inuitan tendon kaj la lignan dometon.

  • Ĉe la SABLODUNOJ, tage la infanoj kreas rakontojn pri indianoj kaj subteraj trezoroj; nokte ĝi iĝas la ideala loko por dormi sub la steloj aŭ en tipio.      

  • La BELA MALDENSEJO, kun siaj altaj robinioj, abritracias duone ombrumitan plaĝ-volejbalejon. Printempe, la floroj de la blankaj robinioj uziĝas en bongustaj kuketoj, dume la limonado havas la guston de sambuko-floroj!  

  • MONTETO DAHU oferas belegan rigardlokon super la fluanta rivero.

  • La malnova FRUKTARBARO plenas de malnovaj frukttipoj, kiuj hodiaŭ ne plu troviĝas en iu ajn bazaro. Kun la parfumo de majorano kaj seka herbo ĉirkaŭ ili, niaj kaproj manĝas pace.

  • La ARGILMINEJO estis elĉerpita dum la pasinta jarcento. Nun artistoj povas veni ĉi-tien por trovi sian inspiron...




          "DOLINA MILOSCI" KAJ "LA VALETO DE AMO"        

1 km for, Dolina Miłości  ("la Valo de Amo") estas parko de 80 ha lastatempe renovigita.

Ĝia historio estas interesa : Je la komenco de la 19a jarcento, germana aristokratino kun franca deveno, Anna von Humbert, donis la parkon al sia edzo kiel simbolo de sia amo.                    

Ĉi-tiu parko oferas longan promenadon reen en la historion, tra sovaĝa arbaro kun imponegaj arboj kaj en mondon de malicaj feoj...



supro